CDELI
Historio
Statuto
Asocio Amikoj de CDELI
Esperanto-Amikaro de CDELI
Kontakto
Arkivaĵoj
Periodaĵoj
Filmoj, videoj
Sonarkivoj
Diversaj
Servoj
Katalogo RERO
Libroservo
Brokanta servo
Aktivecoj
Sabatoj de CDELI
Eventoj
Studoj
Le site du CDELI en français

www.CDELI.org | Asocio Amikoj de CDELI | Statuto de la Asocio Amikoj de CDELI | Français

www.cdeli.org - Site de l'Association des Amis du CDELI | Retejo de la Asocio Amikoj de CDELI

Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia
Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds


Statuts
Statuto
Comité
Komitato
Rapports
Raportoj
Organes
Organoj

Statuto de la Asocio Amikoj de CDELI
Elŝutebla versio Asocio_Amikoj_de_CDELI_Biblioteko_de_la_Urbo_La_Chaux_de_Fonds_Statuto.pdf (pdf)

Asocio
de la Amikoj de la Centro de Dokumentado kaj de Esploro pri la Lingvo Internacia
de la Biblioteko de la Urbo
Statuto


Artikolo 1a Nomo, sidejo, daŭro, strukturo

Ekzistas, sub la nomo "Asocio de la Amikoj de la Centro de Dokumentado kaj de Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) de la Biblioteko de la Urbo" aŭ pli simple "Amikoj de CDELI" (ĉi sekve "Asocio") asocio sen profitcelo laŭ la senco de la artikoloj 60-a kaj sekvaj de la Civila Kodo Svisa. Ĝia sidejo troviĝas en La Chaux-de-Fonds. Ĝia daŭro estas senlima. La Asocio estas sendependa de la Biblioteko de la Urbo.

Artikolo 2a Celoj

La Asocio celas:
  • konigi la celojn kaj aktivecojn de CDELI;
  • subteni ĝiajn projektojn kaj ĝiajn kulturajn aranĝojn;
  • helpi la institucion en ties plenumo de la kulturaj kaj proheredaj taskoj, kiuj estas:
- serĉi, konservi, valorigi kaj esplori la verkojn rilate al la lingvoj internaciaj;

- proponi laborilojn kaj konilojn al esploristoj el la tuta mondo kaj el ĉiuj interlingvaj apartenoj.

La Asocio partoprenas al la kultura vivo de la Urbo kaj de la regiono.

Ĝi neŭtralas politike, religie kaj interlingvistike.

Artikolo 3a Aktivecoj

Por atingi tiujn celojn la Asocio aparte klopodas:
  • favori la disradiadon de CDELI;
  • trovi monrimedojn cele al la financado de la kulturaj projektoj kaj manifestacioj;
  • kunlabori al la disvolvigo de la institucio.

Artikolo 4a Membroj

La Asocio konsistas el:
      1.- Membroj individuaj aŭ el paroj
      2.- Membroj kolektivaj (institucioj)
      3.- Donacintoj
      4.- Honoraj membroj

Artikolo 5a Membroj individuaj kaj kolektivaj

Ĉiu persono fizika aŭ morala, kiu aprobas la celojn kaj la statuton de la Asocio rajtas fariĝi membro individua aŭ membro kolektiva de tiu ĉi.

La membreco akiriĝas nur post pago de la jarkotizo, kun rezervo okaze de sinteno kontraŭa al la nuna statuto.

Artikolo 6a Donacintoj

Ĉiu persono fizika aŭ morala, kiu alportas subtenon al CDELI per donaco de monhelpo, rajtas fariĝi asocia donacinto por la koncerna jaro.

Artikolo 7a Honora membro

La meriton de honora membro ricevas la fizikaj aŭ moralaj personoj, kiuj aparte distingiĝis per siaj aktivecoj favore al CDELI. La honoraj membroj ne bezonas plu pagi kotizon.

Artikolo 8a Monrimedoj

La monrimedoj de la Asocio estas:
  • la kotizoj;
  • la gajnoj rezultantaj el specialaj agadoj aŭ manifestacioj, kiujn ĝi organizas;
  • la donacoj, la testamentaĵoj, la kontribuoj publikaj aŭ privataj;
  • aliaj eblaj mongajnoj.

Persone la membroj neniel respondecas pri la ŝuldoj de la Asocio. Tiu ĉi ne respondecas pri la ŝuldoj de siaj membroj.

Artikolo 9a Akcepto

Pri akcepto de la membroj zorgas la Komitato.

Artikolo 10a Demisio kaj eksigo

Iam ajn membro rajtas anonci sian eliron el la Asocio. Elira anonco ne sendevigas demisiinton el la propra plenumo de la financaj devoj por la koncerna jaro. La Ĝenerala Asembleo rajtas, sen motiv-indiko, eksigi el la Asocio membron ne plenumantan siajn devojn, agantan nekonforme al la celoj de la asocio aŭ praktikantan aktivecojn kontraŭajn al ĝia bono.

Artikolo 11a Organizado

La Asocio entenas la sekvajn organojn:

  • la Ĝenerala Assembleo;
  • la Komitato;
  • la Fakaj Organoj;
  • la Kontrevizoroj.

Artikolo 12a Ĝenerala Asembleo

La Ĝenerala Asembleo konstituas la supran povon de la Asocio. Ĝiajn kompetentojn donas la leĝo kaj la artikolo 13-a de la nuna statuto. La Ĝenerala Asembleo kuniĝas almenaŭ po unu fojon jare. Eksterordinara Asembleo povas esti kunvokita fare de la Komitato aŭ sekve al la peto de du trionoj de la membroj de la Asocio. La kunvokilo estu sendita al la membroj fare de la Komitato 20 tagojn antaŭ la dato de la Ĝenerala Asembleo. Kaze de eksterordinara Asembleo petita de parto de la membroj la dato kaj la tagordo estos interkonsente fiksitaj kun la reprezentantoj de la petintoj.

La Ĝenerala Asembleo valide kunsidas, kia ajn estas la nombro de la ĉeestantaj membroj. Ĝiaj decidoj validas laŭ simpla plimulto de la partoprenantoj. Ĉiu membro disponas je po unu voĉo, la prezidanta voĉo intervenas kaze de voĉ-egaleco. La Ĝenerala Asembleo decidas nur pri la objektoj notitaj en la tagordo. Tamen ĝi rajtas decidi pri objekto ne troviĝanta en la tagordo, se la plimulto de la ĉeestantaj membroj tion akceptas.

Artikolo 13a Kompetentoj de la Ĝenerala Asembleo

La kompetentoj de la Ĝenerala Asembleo jenas:

  • nomumo de la Komitato, de la Prezidanto kaj de la Vic-prezidanto;
  • nomumo de la Kontrevizoroj;
  • akcepto de la raportoj, kontoj kaj buĝeto;
  • diskuto de la objektoj submetitaj je ĝia ekzameno fare de la Komitato;
  • akcepto de kreotaj fakaj Organoj, kies celo estas statute precizigita kaj akcepto de iliaj raportoj, kontoj kaj buĝeto;
  • propono de precizaj agadoj al la Komitato;
  • nomumo de eventualaj honoraj membroj;
  • akcepto de ĉia modifo aŭ revizio de la statuto;
  • fikso de la jarkotizo.

Artikolo 14a Komitato

La komitato estas la plenuma organo de la Asocio. Ĝi reprezentas ĝin ĉe la ceteruloj. Ĝi prizorgas bonan funkciadon de la Asocio.

Ĝi konsistas minimume el kvin membroj kaj rajtas alelekti pliajn membrojn. Ĝi kunsidas minimume dufoje en la jaro. La direkcio de la Biblioteko de la Urbo kunsidas kun konsulta voĉo. La membroj de la Komitato nomumitaj de la Ĝenerala Asembleo estas elektitaj por kvarjara periodo.

La Komitato mem konstituiĝas.

Artikolo 15a Devoj de la Komitato

Interalie la Komitato havas la sekvajn oficpovojn. Ĝi:

  • administras kaj vivigas la Asocion;
  • pretigas kaj kunvokas la Ĝeneralan Asembleon kaj la aliajn kunsidojn de la Asocio;
  • administras la financojn;
  • reprezentas la Asocion ĉe la ceteruloj per la subskribo de du el siaj membroj.
Aldonaj kompetentoj estas atribuitaj al la Komitato. Ĝi rajtas kunoficigi ĉiujn kunlaborantojn, kiujn ĝi opinias necesaj al la plenumo de siaj taskoj.

La Komitato decidas kun la konsento de la autoritatoj pri la avantagoj, kiujn la membroj de la Asocio rajtas profiti.

Artikolo 16a La Fakaj Organoj

1. La Amikoj esperantlingvaj de CDELI (esperante: Esperanto-Amikaro de CDELI) alportas sian apogon al la Asocio koncerne al esperanto. En rilato kun la esperantlingvaj asocioj kaj eldonejoj kaj kun korespondantoj, ili laboras al la riĉigo de la kolektoj de CDELI. Per libro-servo kaj organizo de kursoj, seminarioj kaj kolokvoj ili alportas sian didaktikan apogon al la publiko studanta kaj praktikanta esperanton kaj kontribuas al la kultura radiado de CDELI ĉe la regiona nivelo kaj en la esperanto-mondo. Tiuj aktivecoj disvolviĝas normale en esperanto kaj ofte interrete. Sed la agadraportoj al la Ĝenerala Asembleo estas prezentataj franclingve.

2. Aliaj Fakaj Organoj rajtas konstituiĝi konforme al la artikolo 13-a de la nuna statuto.

Artikolo 17a Kontreviziado

La revizoroj elektiĝas por kvarjara periodo. Ili povas plenumi maksimume tri sinsekvajn mandatojn.

Artikolo 18a Reviziado de la statuto

La nunan statuton rajtas revizii iam ajn la ĝenerala Asembleo.

Tiu punkto devas listiĝi en la tagordo kaj la societanoj devas ricevi la statutan tekston kaj la proponitajn modifojn.

Punkta modifo rajtas esti voĉdonita je simpla plimulto. Kontraŭe plimulto de du trionoj de la membroj estas necesa por plena revizio.

Artikolo 19a Dissolvo

La dissolvo de la Asocio povas esti decidita de du trionoj de la ĉeestantaj membroj. La dissolvo devas esti antaŭe anoncita kaj troviĝi en la tagordo. Kaze de dissolvo la havaĵoj de la Asocio estos verŝsitaj al la Biblioteko de la Urbo.

Artikolo 20a Administra jaro

La administra jaro koincidas kun la kalendara jaro.

La nuna statuto estis adoptita de la Asembleo konstitua okazinta en La Vue-des-Alpes (ĉe La Chaux-de-Fonds), la 12an de oktobro 2008.

Ĝi tuj ekvalidas.

Por la asembleo konstitua:

Claude Gacond, la prezidanto            Nancy Fontannaz, la sekretario

Grave: Jure nur validas la franclingva versio de la statuto.



L'Association des Amis du CDELI
est une association d'utilité publique, sans but lucratif
et bénéficie de l'exonération fiscale dès 2014
La Asocio Amikoj de CDELI
estas publike utila asocio, neprofitcela,
senimpostigita ekde 2014






© 2008-2023, Stefano Keller | www.CDELI.org | Retejo de la Asocio Amikoj de CDELI | Statuto de la Asocio Amikoj de CDELI | Paĝsupro ↑ | Français